TraJapanio
dua parto: de Beppu al Fukuoka

 

Beppu (insulo Kyushu), marto 2004

Beppu estas fama urbo por termoj, do varmakvaj fontoj kaj banejoj (kaj naĝejoj); japane, onsen. Eblas malstreĉiĝi en publikaj banejoj (konsilinda afero!), aŭ pli simple viziti la belegajn lagetojn al kiuj la saloj kaj mineraloj en la akvo donas nekredeblajn kolorojn.

Zorgu pri via sano, tamen: kiam vi vidas tro da vaporo, ne eniru: oni malmoligas ovojn, tie!

 

Beppu (insulo Kyushu), marto 2004

Beppu estas tiom fama inter la japanoj ke kelkfoje ne facilas trovi loĝlokon, eĉ nekonatan hoteleton; pli bone antaŭmendi aŭ simple tranokti en alia loko kaj viziti la urbon nur tage.

Kaj ne forgesu vian fotilon: se la tago sunas, vi certe havos multege da eblecoj por uzi ĝin.

 

Beppu (insulo Kyushu), marto 2004

Parolante pri fotoj, Japanio ofertas ĉie ion por kapti kaj porti hejmen kiel persona kaj netrudema memoraĵo. Malfermu viajn okulojn, rigardu ĉirkaŭ vi, kaj eble iu knabino kun ĉarma ruĝkolora papera ombrelo aktoros proksime de vi... Sed ĉiam memoru danki, kaj se eblas eĉ montru vian foton al via modelino: ŝi estos dankema.

 

Usuki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Proksime de Beppu troviĝas Usuki, kie eblas viziti parkon kiu entenas multe da statuoj de Budao, la hinda sanktulo. Temas pri statuoj farita inter la X kaj XIII jarcentoj, kaj bone konservitaj ĝis nun danke al ilia pozicio ene de grotoj.

Nepre kunportu ombrelon, ĉar ŝajne temas pri pluva loko...

 

Beppu (insulo Kyushu), aprilo 2004

Certe, lerni tiujn strangajn litertipojn ne estas facile (kaj se vi dum la tuta tempo parolas Eon ĝi ankoraŭ pli malfacilas!). Bonŝance, la japanoj estas helpemaj: ekzemple, kiam vi eniras aŭtobuson urban, vi prenas bileton kiu nur montras numeron; kiam vi deziras elbusiĝi, vi rigardas al tabulo ĉe la ŝoforo kaj tie vi trovos vian numeron kaj kiom multe vi ŝuldas... simple, ĉu ne?

 

Kumamoto (insulo Kyushu), aprilo 2004

En Kumamoto troviĝas unu el plej belaj kasteloj de la tuta Japanio... bone, verdire dependas multe de la gustoj, ĉar estas tiom multe da fortikaĵoj en la lando ke kelkfoje ne facilas decidi... do, ni diru ke tie troviĝas unu el la kasteloj kiuj pli plaĉis al mi, cŭ bone? Ĝi estas blanka, multnivela, ligna... kion oni povus deziri ankoraŭ?

 

Kumamoto (insulo Kyushu), aprilo 2004

Jen, finfine, la homoj kiuj faras hanami! Ili sidas (kelkfoje kuŝas) sub la florantaj ĉerizarboj, manĝas tion kio estas entenita en tiuj skatolaj bento, parolas kun geamikoj aŭ kunlaborantoj, dormetas, kantas, ridas... nur tiuj plastaj tukegoj, certe ege praktikaj sed tro okulfrapaj, ne plaĉis al mi...

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Kion vi scias pri Nagasaki? Certe vi scias pri la bombo. La atombombo. Ĝi trafis la urbon ĉar, tiun tagon, la vetero estis nuba super la unua celo, kaj la aviadilo estis sendita al la dua... Ek de kiam knabino, kiu suferis pro leukemio, pensis ke farante 1000 gruojn per papero ŝi povos pretervivi, tiuj koloraj birdoj estas simbolo de atompaco... Ŝi tamen bedaŭrinde ne atingis la numero 1000...

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Unu el la plej kortuŝaj momentoj en Nagasaki estis mia vizito al la muzeo, kie oni parolas pri la bombatako sed ankaŭ pri kio okazis antaŭe kaj poste, honeste, sen kaŝi la kulpojn de iu ajn (malsame de la muzeo en Hiroshima, laŭ mi). Tiu horloĝo rompiĝis ĝuste dum la eksplodo, kaj daŭre montras la horon de la nuliĝo... oni petas ne foti ĝin, kaj mi pardonpetas, sed estis tro forta simbolo de tio kio okazis por ke mi ne portu ĝin kun mi kiel memoraĵo, por montri: "Vidu: eĉ la tempo haltis, tiam!"

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Japanoj estas geniaj homoj: ili ĉiam serĉas solvon por ĉiuj problemoj, kaj multfoje ili trovas ĝin. Ekzemplo: ne estas sufiĉe da spaco por parki multajn aŭtomobilojn... kion fari? Simple: oni konstruu lifton por la veturilojn; ĝi uzos la spacon de pli/malpli du el ili, sed entenos 8!

Kredu min: se mi bezonus ion, kaj mi timus ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas, mi serĉus en Japanio, kaj certe trovos ĝin...

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

La hipocentro. En la aero, supre de tiu kolumno, antaŭ multaj jaroj eksplodis bombon. Ĝi finis militon, sed je kiu prezo! Kaj ŝajne homoj ankoraŭ ne komprenis... ĉu ĝi restos nur monumento, por esti fotita, aŭ ĝi portos lumon en malhelaj cerboj kaj koroj?

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Ĉiuj konas tiun anekdoton pri la japanoj kiuj, kiam naskiĝas, tuj ricevas lastmodelan fotilon... kaj certe veras... :-)

Pro tio, mi ege miris kiam mi renkontis multe da homoj en la parkoj, pentrantaj... ili profitis la belecon de la ĉerizarboj, kaj la kvieto sub ilia ombro, kaj pentris... pentris... pentris...

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Torii nomiĝas la rektaj arkoj kiuj ĉiam troviĝas ĉe la enirejo de la ŝintoismaj sanktejoj (fakte, ili estas la enirejo de sanktejoj).

Tiu ĉi vundiĝis dum la ekplodo de la atombombo, kaj nur duono de ĝi restis, kiel silenta memoro al la stultaĵo de la homaro...

 

Nagasaki (insulo Kyushu), aprilo 2004

Jen alia manĝhoro, kaj jen alia plado. Kun la neforgeseblaj bastonetoj (aŭ vi lernas kiel uzi ilin, aŭ vi kunportu vian propran forkon), iom da teo (en la glaso) kaj iom da akvo (ĉiam disponebla, senpage kaj freŝa) en la taso. Esploru kaj ne timu, eĉ italo ne plendis pri la kvalito kaj varieco.

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Inter la elementoj kiujn oni ĉiam trovas en la temploj estas sonoriloj, kutime grandaj aŭ eĉ grandegaj. Oni sonorigas ilin batante per ekstera batilo, ligna; tion faras homo (aŭ homoj, laŭ la dimensio) kun belaj vestoj, nur dum solenaj okazoj... se vi demandos, eble vi malkovros ke vi ĝustatempe atingis la templon... sed tiuokaze ne staru tro proksime!

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Estas legendo pri iu saĝa kunikleto, kiu kapablis transiri maron sur la dorso de ŝarko, kiu lasta tute ne komprenis ke ĝi estis trompe utiligita de la orelegulo. Ni (miaj du samideanaj akompanantinoj kaj mi) trovis en templo iun belan ĉaron, verŝajne pretigita por festo, kiu rakontis ĝuste tiun historion.

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Promenante promenante, malsato kreskas en vi kaj vi devas fari ion... do, simple serĉu tiujn ruĝajn lanternojn, kiuj kutime indikas manĝejon, kaj kontrolu kion oni vendas tie; se ĝi plaĉas al vi, uzu iom de via frazprovizo (ĉar vi devas lerni kelkajn frazojn en la japana, aŭ vi ne pretervivos), kaj demandu ekzemple: "O-susume ŭa nan desu ka?" (kiu signifas pli/malpli: "Kion vi rekomendas?")

Kaj ne forgesu danki: "Domo arigato'!"

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Sinjorino Yukiko akompanis min dum mia vizito de Fukuoka, kaj ŝi eĉ petis feriotagon de sia laborejo por havi la tempon resti kun mi (dankegon!). Ni kune vizitis muzeojn, templojn, ĝardenojn kaj ege amuziĝis kune (rajdante ĵinrikŝon aŭ ludante per robotoj).

Je la fino, mi kuiris italan vespermanĝon por ŝi kaj ŝia familio, por danki al ili.

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it